Dankon por la informriĉa filmeto. Antaŭĝojas la venontajn.
@EskuEsperantoKulturo8 ай бұрын
Ili venos, ĉiam laŭ la kutima ritmo duonmonata (krom somere). Plaĉas al ni, ke vi ŝatas niajn epizodojn.
@Kanguruo9 ай бұрын
Mi estis en la kongreso en Raŭmo kaj estis unu el la unuaj subskribantoj de tiu manifesto. Mi tiam ne konsciis, ke oni ankoraŭ parolos pri ĝi pli ol 40 jarojn poste!
@dieterrooke9 ай бұрын
Chu vi ne scias pri fondo Esperanto Civito- kaj heroldo komunikas ?
@Kanguruo9 ай бұрын
@@dieterrooke Kompreneble mi scias pri la Civito. Mi ja plurfoje estis en La Chaux-de-fonds.
@EskuEsperantoKulturo8 ай бұрын
Neniam vere eblas antaŭvidi la futuron... ankaŭ mi, balbutanta komencanto en 1993, parolante kun viaj gepatroj en Lille (se mi ne eraras pri vi), ne povis imagi, ke mi iam zorgos pri ĉi tiu EsKu-kanalo!
@Kanguruo8 ай бұрын
@@EskuEsperantoKulturo Do vi konis miajn gepatrojn! Kiam mi estis infano mi neniam imagis, ke mi translokiĝus al Aŭstralio. Tamen mi ja estis en Lille antaŭ kelkaj jaroj por la UK.
@EskuEsperantoKulturo8 ай бұрын
@@Kanguruo Jes, Nicole, mi bonege konis ilin, kiam mi prezidis la Eo-asocion de Dunkirko. Mi ŝategis babili kun via patro kaj alte estimas la verkojn de via patrino.
@michelbremgartner42837 ай бұрын
Mi estas komencanto kaj kvankam mi ŝatas Esperanton, mi sentas min izolita. Mi ne trovas filmojn en Esperanto aŭ homojn por ekzerci paroli kaj aŭskulti Esperanton, mi estas el Brazilo
@ulrikof.24869 ай бұрын
Mi ne hezitis aboni... jam tre frue :-)
@EskuEsperantoKulturo8 ай бұрын
Jes, Ulriko! Ni scias, ke vi estas fidela EsKu-spektanto! Amikajn salutojn al vi...