Gratulon pro via rideto dum vetur-petado ! Jorgos (Euhro-biciklinto : 20 515 km en 1987 en 25 landoj & pli ol 10 000 km en 1988).
@andreabertrand13517 күн бұрын
Gratulojn al vi Gabin. Vi plene sukcesis vian projekton kiu pruvas la mirindan efikon kaj valoron de Esperanto.
@florenttrichereau21225 күн бұрын
Vraiment passionnant merci pour ton partage et encore bravo pour la réalisation d'un projet qui donne tant d'espoir et qui montre la bienveillance et l'unité des citoyens du monde.
@carlosalvarenga20629 күн бұрын
Mi estas Carlos Alvarenga (Kahloŝ Aŭvarejnga) kaj mi parolas el Brazilo. Gratulon ! Bonega kaj kortuŝa video ! Vi montris ke Esperanto ekzistas kaj funkcias. Mi tre ŝatis plurlingvajn subtitolojn sed mankis hispanligve. Dum la spektado de la video mi pensis pri la ebleco de via vojaĝado al Brazilo kaj Sudameriko sammaniere. Eble en Brazilo ne estas facila tasko petveturi ĉar estas granda lando. Sed ekzistas multaj gastigantoj en Pasporta Servo. Mi mem jam gastigis geesperantistojn ĉe mia hejmo.
@gabineo9 күн бұрын
Se vi volas helpi pri la subtitoligado en la hispana aŭ portugala certe eblas !
@michelgoan86268 күн бұрын
❤gratulojn al vi , kara Gabin,!!!
@SaidBalouchi6 күн бұрын
Bona komenco Gabin, bonan daŭrigon
@jolesho6 күн бұрын
Ŭaŭ, kia bela filmo kaj vojaĝo. Ĉiam inspiras min vidi tiajn videojn pri Esperanto. Gratulon por via laboro.💚
@Rogier2748 күн бұрын
La spertoj en tiu ĉi filmo similas al tiuj de mi kaj multaj aliaj junaj Esperanto-parolantoj en Eŭropo. Mi iom malpli petveturis kaj pli multe trajnis, sed ankaŭ mi spertis la homojn, la renkontiĝojn, la vojagojn, la gastigojn kaj la specialan etoson ĉie.
@tigro19737 күн бұрын
Bonega, Gabin. Mondvojaĝo per Esperanto estas bonega ideo. Mi estas dankema ke mi tion elkovris kaj faris junaĝe. Excellent, Gabin. Traveling around the world with Esperanto is a great idea. I'm glad that I discovered and did that when I was young!
@kenecxjo_goldbergo9 күн бұрын
Kara Gabin ! Ridetis mi larĝe dum via ja mirinde unika, al tiu ĉi Verdulo, konservinda aventuro💚 Vin gratulas tutkore -----Keneĉjo
@ulrikof.2486Күн бұрын
Junaĝe, mi ankaŭ multe petveturis. Tiam facile funkciis, kaj estis grandioza sperto. Hodiaŭ, petveturado iĝis nekutima, almenaŭ en Germanujo. Domaĝas, ĉar petveturado estis por mi bonega maniero sperti aliajn regionojn kaj landojn multe pli rekte kaj "desube" ol per trajno, ne paroli pri propra aŭtomobilo. Mi ankaŭ multe dormis ie en la naturo, sub pontoj, ktp. Tenton mi neniam uzis.
@KarlTurner-u2z9 күн бұрын
Dankon pro la longa kaj interesa filmeto!
@Juvel139 күн бұрын
Vi lernis Esperanton lastatempe kaj vi regas sufiĉe la lingvon , mi opinias ke vi amas ĝin vi enamiĝis de Eon vi kapablas vojaĝi per Eŭropo por malkovri esperamtistojn de la tuta mondo Mi nur diras al vi antaŭen. Dankon pro la filmo estas belega kaj tre interesa.
@juangarciadelrio76058 күн бұрын
Belega filmeto. Dankegon pro via laboro. ❤❤❤
@guidor.19785 күн бұрын
Gratulon. Mi nur rekomendas praktiki prononcadon de "AN". Gxi ne estas naza "O" kiel en la franca.
@MathsGrinds8 күн бұрын
Bona laboro, mi tre sxatas gxin. Mi lernas esperanto... malrapide sed via KZbin-kanalo donas al mi esperon ke mi povas lerni kaj parolas kun alia esperantistoj en la estonteco!
@Kanguruo7 күн бұрын
Tre interesa filmo. Estis agrable revidi Ivica. Ankaŭ mi estis gasto en lia hejmo, sed tio estis jam antaŭ pli ol 10 jaroj. Mi faris filmeton intervjuante lin. Vi povas ankoraŭ trovi ĝin. Serĉu "Kroatio" aŭ "Croatia" en mia kanalo.
@jean-marclugrin19025 күн бұрын
Dankon pro la kundivido de via sperto, tio estis tre refreŝiga. Multaj homoj pensas, ke Esperanto ne plu ekzistas. Mi pensis, ke petveturado ne plu eblas aŭ sekcesas en Eŭropo. Vi montri, ke ambáu plue kunekzistas.