Рет қаралды 37
Ĉi-tiu filmeto montras kial la vagabondo-kapelo de Merksplas-Kolonio (Belgio - Flandrio) mondvaste estas unika konstruaĵo. Ĝi estas konstruita dum la dua duono de la jaroj 1890 kaj konsekrita la 25-an de septembro 1899 fare de Petrus Lambertus Goossens, la episkopo de Mechelen.
La konstruaĵo estas parto de la justica vilaĝo kiu ekde 1870 estas konstruita ĉirkaŭ la malliberejo de Merksplas-Kolonio kaj ĝi ankaŭ funkciis kiel preĝejo por la enloĝantoj de la kolonio.
Kiel kapelo ĉi-tiu ’kromkapelo’ estis subordigita al la paroĥa preĝejo de Merksplas. Ĝi ne devis anonci la horon (tial horloĝo mankis en la turo).
Oficiale baptado, edzigado kaj enterigado ne estis permesitaj sed tio praktike tamen okazis, eble pro interkonsento kun la estro de la ĉefa paroĥo.
Kiam ĉesis la diservoj, la kapelo estis uzata de la Rondo de la Malliberejo- personaro de Merksplas-Kolonio kiel multfunkcia spaco (retpilko, tabloteniso, rubo-vendoplaco, Sankta Nikolao-festo, ktp). Ekde 2005 la ejo apartenas al la municipo de Merksplas kiu ludonas ĝin por kulturado kaj festado.
Gvidata vizito nur eblas nederlande, france aŭ angle.