Please do a video about your favorite esperanto youtube channels, books and songs!
@Evildea Жыл бұрын
I've got five videos about books on my channel. You can search Evildea + libro to find them. I made a video about music years ago here: kzbin.info/www/bejne/hYWQpWqggLaVfa8 Just be warned I was younger and more obnoxious then :P
@andy._.garsia Жыл бұрын
Interesega rakonto pri mirinda aventuro! :)
@Evildea Жыл бұрын
Dankon :)
@ulrikof.2486 Жыл бұрын
Vi vere eskapis eblan grandan spertaĉon!
@Evildea Жыл бұрын
Jes ja, sed mi tro stultis por scii tion :P
@ПавелКонстант Жыл бұрын
Zorgu vin!
@Evildea Жыл бұрын
Mi penas
@chaoscontagion3208 Жыл бұрын
Ho mia dio! Mi estus treege timigita!
@Evildea Жыл бұрын
Mi tro stultis por tio :P
@veotri Жыл бұрын
Tre bona rakonto! Ankaŭ la simila afero okazis al mi, bonŝance en mia propra urbo, en parto tiam ne tute konata de mi
@Evildea Жыл бұрын
Evidente vi ankoraŭ vivas. Do, kiel finiĝis via sperto? Ĉu pugnon batadis la gepatroj?
@veotri Жыл бұрын
@@Evildea Ĉio solviĝis bone, la instruisto perdinta min senespere vokis al mia patrino kies poŝtelefono provizore estis ĉe mi, MDR, do mi respondis kaj trovis la vojon, ĉar mi bonŝancis ne foriri malproskime de la basketbala ludejo kiun ni spektis kiel lernejanoj (neniu buso enmiksitis, mi nur depuŝiĝis de mia grupo pro la homamaso fine). La gepatroj reagis milde kiam mi rakontis
@Evildea Жыл бұрын
Ho bonege haha
@ulrikof.2486 Жыл бұрын
Mi ankaŭ lernis la japanan, antaŭ longa tempo, dum du jaroj, kaj dum la sekvaj tridek jaroj forgesis preskaŭ ĉion, escepte de bazaj aferoj kiel salutojn, kaj gravajn vortojn kiel oishii aŭ taihen :-) Sed plej grave, mi ne plu timas kanĵiojn, kaj sekve de tio iam eĉ lernis la klasikan ĉinan por povi legi la Lunyü-on.
@Evildea Жыл бұрын
Ho mojose! Mi ankoraŭ memoras legi multajn rondajn kanaojn. Do, ĉu vi kapablas paroli la mandarenan ĉinan?
@ulrikof.2486 Жыл бұрын
@@Evildea ne, la klasika ĉina estas la lingvo parolita antaŭ pli ol 2500 jaroj. La prononco por la hanzioj kiun oni lernas estas aŭ la moderna mandarena aŭ tiu de la 12a jarcento, ĉar oni tiun de antaŭ 2500 jaroj ne konas. Sed ĉar la gramatiko kaj sintakso malsamas al la moderna mandarena (kiel la latina lingvo malsamas al la itala) oni ne kapablas paroli modernan ĉinan. En la mandarena mi povas nur diri tre bazajn aferojn kiel ni hao ks.
@dieterrooke Жыл бұрын
Kial vi ne plu rememoris la nomon de hotelo ?
@estunto5457 Жыл бұрын
Se foje vi oldos, vi ekmemoros la kialon.
@bernardkung7306 Жыл бұрын
Verŝajne, li neniam sciis la nomon de la hotelo -- alie, li povus tuje ĝin diri al la policano, kaj ne necesis foliumi tra tiom da la bildoj por identigi la ĝustan lokon.
@Evildea Жыл бұрын
Mi neniam lernis la nomon, efektive, eĉ poste mi ne lernis la nomon haha
@estunto5457 Жыл бұрын
@@Evildea Sed vi rekonis la hotelon laŭ leono, kio ne mirigas min: Ĉe etaj infanoj la vida memoro superas la lingvan, kaj ili ŝatas bestojn. Restas demando, ĉu vi menciis ĉi leonon al tiu policano jam antaŭ la foliumado. Bonŝancis ke ne ĉiu hotelo en Tokio tenis leonon. Enigmas al mi ke tiaĵo entute permesatis en tiom granda urbo. Eble via dia moŝteto iom mensogetis?
@estunto5457 Жыл бұрын
Laŭ via rakontmaniero ŝajnas ja sufiĉe gaja okazintaĵo, sed sincere: Ĉu vi ne ploris aŭ bezonis dolĉaĵon por konsoliĝi? En mia vortaro adoleskant(iĉ)o aĝas 15-25 jarojn, ne 12 aŭ 13. Kaj vi, se licas diri, eĉ nun havas bebovizaĝon. 1:10 sciigis al mi ke 9:01 kaŝis
@Evildea Жыл бұрын
Mi ne sufiĉe konsciiĝis pri la kaĉo en kiu mi troviĝis por plori. Alivorte, mi tro stultis. Interese, PIV tekstas, ke adoleskanteco komenciĝas je 12 jaroj por junulinoj. Por mi al ideo, ke oni ankoraŭ povas esti adoleskanto je 25 ŝajnas kontraŭsence. Laŭ mi, adoleskanteco ĉesas iam ĉirkaŭ 18 ĉar oni ekfariĝas plenkreskulo laŭleĝe. Mi nun scivolas ĉu oni difinas adoleskantecon laŭ kulturaj normoj aŭ fizike evoluaj normoj.
@estunto5457 Жыл бұрын
@@Evildea Ambaŭ ja nepre povas varii, precipe en ĉi nia tempo sen moralo aŭ valoroj, kiam ĉiu povas esti, kion ri volas. Pro tio mi dankas PIV kaj mian vortaron pro difini klarajn normojn, laŭ kiuj ĉiu vole-nevole devas sin direkti. Sed serioze: Ĉi difinoj ŝparas al ni la klopodon en ĉiu kazo refilozofii la aferon. Sinperceptoj, leĝoj, kulturoj, biologioj ktp. evidente iras siajn respektivajn vojojn.
@yanis843 Жыл бұрын
Ĉu vi estis spektanta la filmon Jurassic World: Fallen Kingdom? Mi kredas ke mi rekonas scenon el tiu filmo sur la ekrano malantaŭ vi 😄
@Evildea Жыл бұрын
Haha! vi estas la unua, kiu rimarkis, ke mi spektas filmon. Kaj ankaŭ vi divenis ĝuste!
@yanis843 Жыл бұрын
Ha bonege! Mi jam rimarkis la komputilon malantaŭ vi en antaŭaj filmetoj, sed nur ĉi-foje certis pri tio, kion ĝi montris. Kaj esti granda amanto de la filmserio Jurassic Park ankaŭ multe helpis 😄
@Evildea Жыл бұрын
Ankaŭ mi estas granda amanto de la filmoj!
@IkiHjavel Жыл бұрын
Mi vere šatis la rakonton sed ču vi devas surmeti subteksojn en la angla? Mis okuloj čiam volas legi la subteksojn do mi ne povas regardi la ekranon.
@dieterrooke Жыл бұрын
simple vi fermu okulojn - kaj auskultu atente @@betos-08
@Richdragon4 Жыл бұрын
@@betos-08Subtitoloj povas esti en Jutubo ne en la video. Do oni povas havi subtitolojn se oni povus kaj ne havi kiam alie. Bona ideo ke oni metas tekston pri subtitolojn en la komenco, do ĉiu scias.
@nordanomado1043 Жыл бұрын
Kial vi bezonas vidi la ekranon? Ĉu vi ne memoras, kiel aspektas Evildea?
@pipipiwalopimeja Жыл бұрын
(toki Epelanto mi li ike mute a a la ken la sona mi pi toki sina li pakala. taso sona mi li pakala ala la) mi pilin sama. sitelen anpa o lon ala sitelen o kepeken nasin pi sitelen anpa pi ilo Jutu. ni la jan li ken lukin li ken lukin ala e ona. toki Epelanto la ona li pona mute tawa mi. taso toki pona la sitelen pi toki Inli li lon la kipisi wan pi lawa mi li lukin e toki Inli. kipisi ante li kute e toki pona. ni la mi sona pi pona ala e ona tu. mi lukin e sitelen tawa pi sitelen Inli la mi len e sitelen kepeken luka mi. ni li ike lili tawa mi. (taso sitelen tawa li musi mute!)
@BrandonDyer64 Жыл бұрын
Bonvolu uzi la subtitolojn de Jutubo. Ne ĉiu parolas la anglan aŭ volas vidi la tekston
@BrandonDyer64 Жыл бұрын
I am begging you. My favorite KZbinr finally came back to make Esperanto videos and I can't watch them to practice because I can't turn the subtitles off
@Evildea Жыл бұрын
In next weeks Esperanto video, I’ll do a test with the KZbin subtitle system and English only subtitles (it’s way too much effort for me to do both English and Esperanto subtitles as that is an hour of work alone).
@nordanomado1043 Жыл бұрын
Misvojiĝo en Tokio multe pli bonas ol misvojiĝo en sovaĝa tasmania arbaro.
@estunto5457 Жыл бұрын
Jes, vagas tie praaj specioj de saltaj ursoj kaj marsupiaj krokodiloj, kelkaj regionoj neniam sensis plandon de Adamido. Ivudio foje fanfaronis ke li persone konas ĉiun arbon, arbuston kaj herberon, sed vi ja konas lian inklinon por l' o fantasta...
@Evildea Жыл бұрын
Mi ne povas misvojaĝi en arbaro. Mi simple devas alparoli la arbojn, papiliojn kaj birdetojn kaj ili gvidas min laŭ la ĝusta vojo.
@nordanomado1043 Жыл бұрын
@@estunto5457 Vi informas pri iuj neimageblaj teruraĵoj. Tiaj estaĵoj timigus eĉ min! Esperu ni, ke gaja rakonto pri aventuroj en arbaro ankaŭ estos aperigita.
@nordanomado1043 Жыл бұрын
@@Evildea Feliĉulu! Fojfoje post bona kruĉo da kvaso mi ankaŭ alparolas al arboj, se ili ne volas respondi.
@estunto5457 Жыл бұрын
@@nordanomado1043 Arboj ne parolas kun iu ajn, des malpli kun ebria urso kun krudaj manieroj. Foje provu paroli kun la kruĉo. Ĝi verŝajne postulos pli fajnan enhavon.