Рет қаралды 86
Komence de la jaro UEAviva re-spektigas la enhavojn de la pasintaj Virtualaj Kongresoj (VK). Tiu ĉi prelego estis de la 4-a VK, okazinta en novembro 2023. La VK-oj estas servo de UEA por la individuaj membroj, kiuj al ĝi povas aliĝi senpage. Subtenu la laboron de UEA per aliĝo: uea.org/aligho...
Tiu ĉi video estas registro de la sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de 2023 kaj de la Scienca Kafejo (SK).
Preleganto: François Lo Jacomo
Ni apenaŭ memoras la kalkul-liniilojn, kiujn la plej maljunaj el ni uzis infanaĝe, tamen ekzistas muzeoj pri tio! La prelego prezentos diversajn matematikajn kalkulilojn uzitajn antaŭ la nunaj (poŝ)komputiloj, kaj aliros la demandojn: kiujn kalkulilojn oni permesu dum instruado de matematiko? Ĉu daŭre utilas instrui mensan kalkuladon?
François Lo Jacomo, 68-jara, emerita matematik-instruisto, nun estrarano de pluraj organizoj (UEA, Akademio de Esperanto, Greziljono, EDE-Francio…), kunfondis Internacian Asocion de Esperantistaj Matematikistoj en 1974 kaj francan matematikan asocion Animath en 1998.